?

Log in

milenjo's Journal
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 6 most recent journal entries recorded in milenjo's LiveJournal:

Thursday, August 5th, 2004
1:38 am
Serioze
Probal Daŝgupta verkis en Libera Folio ege interesan artikolon, kiu incitis simpatian esperantistinon Maria Sandelin, pro tio ke ŝi protestis unudirekte kontraŭ amindumado al diktatoraj reĝimoj. Eble li ne volis ofendi ŝin, sed tamen sukcesis la malon. Domaĝe. Mi aldonis voĉon, sed tre verŝajne mi kaŭzos malagrablajn reagojn kiujn mi ne kapablas rebati. Ne tro gravas.

Mia reago al komento en Libera folio :

Vivinte dum jaroj samtempe en du malsamaj komunumoj, mi ne povas eviti tiun komenton : Probal Daguŝpta pravas. Mi ŝatus diri la malon, sed evidente, li pravas.

Kiel eŭropanino mi mem povas rekoni rasismerojn kiam ili malice enplektiĝas en miaj pensoj, sed nur ĉar mi estis ankaŭ edzino de magrebano, kies suspektindeco en la menso de miaj ĉirkaŭantoj evidentis laŭ pluraj kriterioj. Kiom da subtilaj nuancoj oni povas senti en la intereso de tiel nomataj progresemuloj al ekzotikeco de la edzo ... Ankoraŭ hodiaŭ mi strebas ne forgesi tiujn nuancojn por ke ili almenaŭ utilu en miaj sociaj rilatoj.

Ĉu ne pripensi, kiam oni vidas en francio kiom da voĉoj aŭdiĝas kontraŭ islamaj virinoj kiam ili deziras konservi vualon ? Mi ne estas religiema, kaj mi malamas la vualon, sed ni honeste konfesu ke la plej altvaloraj debatoj pri tiu afero en francio amindumis kun malamo al islamo. Oni ne parolu pri virinrajtoj : perforta liberigo estas malestima kaj malhonesta, ĉar oni tute fajfas pri la estonteco de tiuj virinoj forpelitaj el lernejoj pro obstino al surmetado de vualo (kiaj ajn estu iliaj motivoj).

Ne nur la enmigrada ŝtatpolitiko klarigas la fakton, ke petintoj malofte povas akiri akceptleteron. Ne nur en svedujo tio okazis. En francio ankaŭ, kaj mi konas alĝerianon kiu strebas akiri vizon jam de tri jaroj por ĉeesti kongreson, kvankam li ĉiufoje pagis altajn sumojn por starigi dikan dosieron. Sed oni abunde parolas pri la fakto ne ne estas esperantistoj en la arabaj landoj, tiel dirite pro religiaj bremsoj, aŭ pro rasismo al la "juda lingvo".

Nia esperantista, progresema sinteno tute sindetenas kiam temas pri akceptleteroj. Kio se ni esperantistoj estos invaditaj de afrikanoj, argentinanoj kaj magrebanoj serĉantaj vizon nur por enmigri ? Ja la novaj leĝoj (almenaŭ en francio) antaŭvidas ke oni punu la gastiganton preskaŭ same kiel la gaston se okazas eksterleĝa evento. Sed ĉu tio estas la nura motivo ?

Antaŭ kelkaj monatoj francoj forte ribelis kontraŭ usona decido, registri fingrospurojn je alveno de eŭropaj vojaĝantoj en usonon. Ankaŭ mi protestis, ĉar mi neniam konsentos pri tio, krom se la leĝo validas por ĉiuj. Sed kiel ĝuste rimarkigis informitoj, la franca ŝtato jam tiel kondutas delonge por afrikaj rifuĝintoj. Oni eĉ memoras kazojn en kiuj, disigante gepatrojn kaj gefilojn, oni forpelis la plenkreskulojn al la devenlando, kaj adoptigis la infanaron en francio !!!

Antaŭ kelkaj tagoj mi konversaciis kun sociaj laborantoj altrangaj en nia departemento. Pri ciganoj. Mirinde, kiom da spertuloj konsideras ke por ciganoj oni povas fari nenion pro ties neprogresemo, pigreco, stulteco, malpureco, malhonesteco ! Ĉu serioze ? Mi ŝatas tiun ekzemplon ĝuste ĉar la ciganoj loĝas en eŭropaj landoj, sed venis de Barato. La fakto ke oni volas nepre asimili ilin (malaperigi ilin kiel ciganojn) anstataŭ konsideri ilian kulturon, ŝajnas tre klara indiko.

Fine, la ideo, ke spertinte rasismon, oni paranojiĝas, ŝajnas al mi danĝera. Se kelkaj friponoj ja malhoneste uzas la argumenton ke ĉio malagrabla venas de rasismo, oni ne povas serioze pensi tion pri penskonstruo de Probal Daŝgupta. Oni almenaŭ penu ne senti sin agresita, ĉar tia artikolo alportas bonŝance unu el maloftaj oportunecoj por pripensi serioze.

Current Mood: awake
Tuesday, August 3rd, 2004
8:43 pm
Konsciiga tago
Restas nur du tagoj antaux ol veturi al Kvinpetalo, kaj restas tiom por fari ...

La basgitaro restis sur la apogilo jam unu monato ne uzite, mi certe ne povos ludi. Por Samir mi ne maltrankviligxas, sed Yacine ne trejnigxis por bekfluto, ankaux mi ne por tirharmoniko, nek por vjolo. Mi demandas min kial mi skribis ke ni estas muzikantoj en la libro de Pasporta Servo : se homoj venos gxuste pro tio ili tute seniluziigxos.

Enorma stako de vestajxoj staras en la vestejo, oni devas faldi, gladi, ensakigi ... Jauxdo ja estos nigra tago, kiel por cxiu veturo pro ne jam preparitaj sakoj, tute senorganizite, fusxe, maltranvile. Kaj la aliaj taksos nin fusxuloj, kaj ni estos pezajxo dum ili muzikos plentalente. Cxu en du tagoj ni sukcesos farigxi bonaj muzikistoj, vee !


Karlo jxus alvokis nin de Grezijono ! Tuj kiam mi auxdas lin mia Esperanto akiras bonan akcenton, kaze de devojigxo ... Li parolas Esperanton same kiel la italan, kun kantanta tono. Ili ne vizitos nin cxijare, domagxe.
12:22 am
Georges
Cxivespere denove mi pasis plurajn horojn kun Georges. Li forpasis jam de pluraj monatoj, sed transskribi lian intervjuon nun estas vera plezuro, paca emocio, kvazaù mi pasigus bonan momenton kun malnova amiko.

La konversacio ne estis artefarita, li rapide eniris gxin, por paroli pri verkado kaj traduko, sed ankaù pri la verkisto. Konstante riveligxas la homo mem, kiun mi tiom sxatis ankaux kiel instruiston.

Mi ecx ne memoris ke dume li facilanime kantis kelkajn versojn de "le déserteur", kiun li tradukis. Vera donaco.

Bezonatas multaj horoj por tion fini, korekti, presi, ktp. Mi konstante opinias ke tiu laboro nur pruvas la stultecon de la demandoj, gxis la fino, kiam mi povas tralegi la finan rezulton, kaj konstatas ke nu, la stulteco de la demandoj reliefigas la valoron de la intervjuito ... Al io, tio utilas ...

Current Mood: calm
Monday, August 2nd, 2004
5:31 pm
domagxe
En la esperanta traduko de livejournal estas multaj gramatikaj eraroj. Nu, ne gravas, sed domagxe por lernantoj, kiuj lernos tiujn erarojn kvazaux regulojn. Cxar mi ne ankoraux scipovas uzi efike la pagxaron, ne eblas partopreni kaj sxangxi ion ajn.

Current Mood: peaceful
5:16 pm
Claire B.
Antaux unu horo mia kuzino Claire B. frapis al la pordo.

Sxi salutas, evidentas ke sxi ne rekonas min. Mi diras al sxi ke mi bone konas sxin, mi diras sxian nomon. Sxi miras, kiel mi povas koni sxian nomon ? Mi elvokas la nomon de miaj gepatroj, la nomon de sxiaj infanoj, ke sxi konas min de mia infanagxo antaux kvardek jaroj, sed senrezulte.

Sxi ne volas sidigxi. Ekstere estas varmege, la korto estas senaera forno. Sxi konsentas trinki glason de akvo, sed ne volas ke mi kunportu sxin hejmen per auxtomobilo. Sxi parolas pri antikvaj tempoj, kiam sxi estis etulino, poste sxi havis multnombrajn infanojn, sed ne plu scias kiom logxas kun sxi. Iam estas hodiaux. Sxi parolas pri severa edzo, certe sxi miksas la bildojn de diversaj viroj el kiuj elstaras imago pri terura patro. Poste sxi memoras ke sxi havas genepojn, sed kiujn, kiom ?

Sxi estas gaja, sxi sxercas kun Tieri, volas kisi lin. Post kelkaj tempoj sxi ecx ne rememoros la jxus pasintajn sekundojn, kaj cxio estos egala al sxi.

Sep infanoj, konstanta laboro, malfidela edzo, pudora, katolika kaj gxentila konduto, bonaj sentoj, bona aspekto, bonaj moroj, sinoferemo kaj konstanta plendo. Malbrila vivo kiun sxi neniel povis eskapi. La edzo delonge foriris al pli juna virino, sed tion sxi ne volas memori.

Nun sxi libere sxercas iom malpudore, kun brilaj esprimoj kaj vortludoj. La ideoj flirtas antaux sxi, fugxas, sekundo estas sekundo. Certe sxi riskas pasxi unu troan pasxon cxe veturilo sur la vojo, fali en la rojon, aux senfine vagi perdinte la vojon al la hejmo. Civilizitaj homoj tuj sendus sxin al kadukulejo por certigi al sxi sekurecon. Sed mi esperas ke dum sxi memoras iom pri la plezuro pasxi en la kamparo, oni lasos lin libera. Unu plian jaron, dum sxi estas ankoraux gaja, dum frenezeco alportas felicxon.

Sxi subite ektimas : cxu oni min sercxos, cxu oni mallauxdos, "ili" batos min per bastono. Jes la gepatroj estas severaj, mi devas iri. Oh, mi estas suficxe granda nun por scii kion mi devas fari. Mi iru, bonan tagon, sinjorino.

Sxi sxanceligxas sur la pado, rigardas al herbo, kaj ekpasxas ekscite. Antaux la momento kiam sxia rigardo malplenigxos, estas ankoraux iom da tempo ...

Current Mood: contemplative
11:49 am
Cxu utile ?
Cxu komunumo ebligas pli da rilatoj, aux simple nombron da uzantoj sen realaj kontaktoj ? Sxajnas ke tia blogo estas iom auxtisma maniero komuniki : lancxi botelojn en la maron sed ne atendi respondojn.

Hodiaux Teri defaligas la gipson el la muroj por prepari la laboron de la masonisto. Gxis nun li ne volis cxesi, kvankam la suno nun invadis la tutan korton. Mirinde kiel li obstine laboras, ecx en terura varmeco.

La infanoj malaperis, certe al la televidilo, ili plenigas sin per bildoj kiujn ili ne rajtas rigardi alitempe. Mi preferas agi per diversaj bagateloj por doni impreson ke mi ion faras ... :+) Cxu pli efike ol ventumi per la brakoj ?

Current Mood: amused
About LiveJournal.com